Funes el memorioso
Funes el memorioso | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jorge Luis Borges |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1942 |
Funes el memorioso (Funes la memorkapabla) estas rakonto de la argentina verkisto Jorge Luis Borges. Ĝi aperis en Ficciones, nome kolekto de rakontoj de la aŭtoro publikita en 1944. Laŭ Borges, tiu literatura peco estas «longa metaforo de la sendormo».
La protagonisto suferas pro hipermnezio, nome simptomo de la sciegula simptomaro kaj, se konsideri la dormon (en ĝia unua fazo) kiel purigilo de memoroj (restas en la menso nur tio grava aŭ plej impresa el tio kio okazis), ĉar oni ne dormas oni ne eliminas memorojn; tio estas, oni ne havas la kapablon forgesi multajn aferojn kun kiuj oni ne povus vivi se oni memoras ilin ĉiutage.
Multaj kritikistoj vidis en tiu rakonto referencon al la postuloj de la angla filozofo nome John Locke kaj, pli malrekte, al la verkaro de Friedrich Nietzsche. Por aliaj, en tiu rakonto estas «vualita agnosko kaj omaĝo al lia mentoro» kaj amiko, nome la verkisto meksika Alfonso Reyes Ochoa.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Braulio Hornedo, Reyes el memorioso. Arkivigite je 2018-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- El primo ruso de Funes el memorioso, José Gordon, Revista de la Universidad de México, Numero 18, aŭgusto 2005